Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ĉu tio signifas ke vi ankaŭ ne permesas al mi senkulpigi min al vi?

—Kion mi volus scii estas kial vi faris tion; tamen, mi timas scii ĝin ĉar same mi neniel donis motivon; kaj mi ĉiam pensis ke vi havis unu kiun mi ne devus scii… Sed kiel ŝajnas ke vi esta kontenta denove… mi ankaŭ estas kontenta.

—Mi ne meritas ke vi estas tiel bona kiel vi esta al mi.

—Eble estas mi kiu ne meritas…

—Mi estis nejusta al vi, kaj se vi tion permesus, mi petus al vi surgenue ke vi pardonu min.

Ŝiaj veluritaj** okuloj delonge brilis per sia tuta beleco, kaj ŝi ekkriis:

—Aj!*** ne, Mia Dio! Mi jam forgesis ĉion… ĉu vi aŭdas bone? ĉion!

—Sed kun kondiĉo —aldonis li** post mallonga paŭzo.

—Kion vi volu.***

— La tago kiam mi faru aŭ diru ion kio ĝenu vin, vi diros ĝin al mi; kaj mi nek faros nek diros ĝin denove. Ĉu ne tre facilas tio?

—Kaj mi ne devas postuli de via flanko la samon?

—Ĉu vi havas certecon, do? Ĉu vi vivos ĉiam en la konvinko ke mi amas vin per mia tuta animo?*** —diris mi al ŝi kun mallaŭta kaj kortuŝita voĉo.

—Jes, jes —respondis ŝi tre mallaŭte; kaj preskaŭ tuŝanta miajn lipojn per unu el siaj manoj por signifigi al mi ke mi silentu, ŝi paŝis kelkfoje en la salonon.***

—Kion vi faros? —diris mi al ŝi.

—Ĉu vi ne aŭdas ke Johano alvokas min kaj ke li ploras ĉar li ne trovas min?

Dummomente nedecida, en sia rido estis tia*** dolĉeco kaj tia ama langvoro en sia rigardo, ke ŝi jam estis malaperinta kaj mi ankoraŭ rigardadis ŝin ekstaze.