Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ĈAPITRO XXI.

La sekvantan tagon frumatene mi ekvojaĝis al la monto, akompanata de Johano Anĝelo, kiu estis karganta*** kelkajn donacojn de mia patrino por Luisa kaj la knabinoj. Postsekvis nin Majo: ĝia fideleco estis pli granda ol ĉiu escarmiento***, malgraŭ kelkaj malbonaj momentoj kiujn ĝi havis en tiaj ĉi ekspedicioj, impropias*** jam de ĝiaj jaroj.

Pasinte la ponton de la rivero, ni trovid Jozefon kaj sian nevon Braulio kiuj jam venis serĉi min. Tiu parolis al mi pri sia ĉazprojekto, konsistanta nur en doni mortbaton al **** fama tigro de la ĉirkaŭaĵoj, kiu mortigis al li kelkajn ŝafidojn. Havis li jam la spurojn*** de la besto kaj trovita unu el ĝiaj kaŝejoj en la naskoloko de la rivero, duono da legua**** supren de la posedaĵo***.

Johano Anĝelo ĉesis ŝviti kiam li aŭdis la detalojn, kaj metante sur la foliaro la korbon kiun li kunportis, rigardis nin kun okuloj tiaj kiaj se li estus aŭdinta nin diskuti murdprojkton.

Jozefo daŭrigis parolanta tiel pri sia atakplano:

—Mi respondecas kun miaj oreloj ke ĝi ne eskapos. Ni jam vidos ĉu la valana Lucas estas tiel ĉefa kiel li diras. Pri Tiburci mi ja respondecas. Ĉu vi kunportas la dikan municion?

—Jes —mi respondis al li— kaj la longan ĉaspafilon.

—Hodiaŭ estas la tago de Braulio. Li tre volas vidi vin fari ludon, ĉar mi diris al li ke vi kaj mi nomas eraraj la pafojn kiam ni alcelas la frunton de urso kaj la kuglo eniras traokule.

Li ridis laŭte, palmbatanta la ŝultorn de sia nevo.

—Bone, kaj ni iru —li daŭrigis—: sed ke portu la nigreto tiujn ĉi legomojn al la sinjorino, ĉar mi reiras; —kaj surmtis sur la dorso la korbon de Johano Anĝelo, diranta—: Ĉu estos dolĉaj aĵoj kiujn la infanino Maria metas por sia kuzo…?

—Tie venas io kiun mia patrino sendas al Luisa.