Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Sed Jesuo!, kiom pala vi estas —ekkriis Luisa rigardanta min de pli proksime—. Tio ne estas bone tiel; se vi venus ofte vi estus bele dika.

—Kaj al vi kiel mi aspektas? —diris mi al la knabinoj.

—Ej! —respondis Transito—: kiel vi devas alpekti al ni, do? Se por resti tie en viaj studadoj kaj…

—Ni havis tiom da bonaĵoj por vi —interrompis Lucia—: ni lasis putrigi la unuan badeon*** de la nova badeoarbo, atendanta vin: ĵaŭde, pensantaj ke vi venus, ni havis por vi natillan**** tiom bonan…

—Y que peje!****** Certe luisa? —aldonis Jozefo—: se tio ne estis diligenteco, ni ne sciis kion fari por li. Sed li havis pravon por ne veni —daŭrigis li gravvoĉe—; estis motivo; kaj kiel vi baldaŭ invitos lin por ke li pasigu kun ni tutan tagon… ĉu ne estas tiel, Brailio?

—Jes, jes, eniru kaj ni parolos pri tio. Kiam estos tiu granda tago, sinjorino Luisa? Kiam ĝi estos, Transito?

Tiu ĉi skarlatiĝis, kaj ŝi ne estus levinta la okulojn por vidi sian fianĉon kontraŭ la oro de la tuta mondo.***

—Tio prokrastas —respondis Luisa—: ĉu vi ne vidas ke mankas blankigi la dometon kaj instali al ĝi la pordojn? Tio okazos ĉirkaŭ la tago de Nia Sinjorino de Gvadalupo, ĉar Transito pripias ŝin.

—Kaj tio kiam estas?***

—Kaj ĉu vi ne scias? La dekduan de decembro, do, Ĉu ne diris al vi tiuj ĉi geknaboj ke ili volas ke vi estu sia edziĝpatro***?

—Ne, kaj la prokraston doni al mi tiom bonan novaĵon mi ne pardonas al Transito.

—Se mi diris al Braulio ke li diru tion al vi, ĉar mia patro kredis ke estis pli bone tiel.

—Mi dankas tiom tiun elekton kiel vi ne povas imagi; sed estas kun la espero ke vi igu min baldaŭ vian kunpatron***.

Braulio rigardis plejtenere sian belegan fianĉinon, kaj