Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

hontigita tiu ĉi, eliris rapide aranĝi la tagmanĝon, kunirigante aldone*** Lucian.

Miaj manĝadoj ĉe Jozefo ne estis jam kiel mi priskribis en alia okazo: mi estis en ili parto de la familio; kaj sen aparatoj*** de tablo*** , krom la unusola manĝilo kiun oni destinis** al mi ĉiam, ricevis mi mian racion de frisoles***, mazamorra***, lakto kaj gamuza de manos de sinjorino Luisa, sidanta nek pli nek malpli lo Jozefo kaj Braulio, en benketo de radiko de bambuo***. Ne sen malfacileco mi alkutimigis ilin trakti min tiele.

Vojaĝanto jaroj poste en la mpontaroj de la lando de Jozefo, mi vidis ĉe la sunsubiroj alveni gajajn kampulojn al la kabano kie oni gastigis min: post kiam ili laŭdis Dion antaŭ la respekteginda ĉefo de la familio, ili atendis ĉirkaŭ la hejmo la vespermanĝon kiun la maljuna kaj carinosa** disdonis: unu plado sufiĉis al ĉiu edzoparo; kaj la malgranduloj klopodis ekpaŝi apogataj en la genuoj de siaj patroj. Kaj mi deturnis miajn rigardojn de tiuj patriarkaj scenoj, kiuj memorigis al mi la lastajn feliĉajn tagojn de mia juneco…

La tagmanĝo estis bongustega kiel kutime, kaj spicigita de la konversacio kiu permesis koni la senpaciencon de Braulio kaj de Jozefo por komencigi la ĉazadon.

Estis proksimume la deka kiam, pretaj jam ĉiuj, kargita Lucas de la manĝaĵetoj kiun Luisa preparia por ni, kaj post la eniroj kaj eliroj de Jozefo por meti e sia granda garniel*** de lutro ŝtopaĵojn de agavo kaj aliaj aĵoj kiujn li estis forgesinta, ni ekiris.

Estis ni kvin la ĉasistoj: la mulato Tuburcio, bazlaboristo*** de la chagra***; Lucas, adjutanta neivano** de la najbara fazendo; Jozefo, Braulio kaj mi. Ĉiuj estis armataj de ĉaspafiloj.