Paĝo:Jarlibro - 1911.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

3e Ni reviziis la liston de la Entreprenoj kaj kompletigis ĝin per la ricevitaj informoj.

4e Ni aldonis geografiajn kartojn, kiuj montras la disvastiĝon de U. E. A. Pri la farado de tiuj kartoj ni ŝuldas grandan dankon al Sro Genermont, Vic-Delegito en Parizo, kiu bonvolis preni sur sin tiun taskon.

Ni esperas, ke niaj membroj ŝatos tiujn ŝanĝojn, kiuj faras el nia Jarlibro la necesegan akompananton de ĉiu Esperantiano. Estas superflue rimarkigi, ke tiu Jarlibro per si mem jam repagas la kotizaĵon de ĉiu membro. La koston de tia eldonaĵo devos, en la venontaj jaroj, kovri la enspezoj pro la reklamoj. Ĉar nia Jarlibro estas sendata al ĉiuj Esperantianoj kaj ni sekve povas garantii minimuman presadon de 8,000 ekzempleroj uzotaj ĉiulande, ĝi nedubeble estas bonega reklamilo. Ni do esperas, ke pli kaj pli niaj membroj kaj speciale la Esperantiaj Entreprenoj uzos ĝin por diskonigi ĉiulanden siajn komercaĵojn.

Fine, ni, kun plezuro kaj danko ricevos de niaj membroj novajn informojn kaj korektojn de eraroj, kiuj malgraŭ nia zorgo neeviteble enŝoviĝas en tiajn eldonaĵojn.

LA DIREKTORO DE U. E. A.