Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiam denove daŭrigas la Fabiano — energie, eĉ iom tro emfaze:

»Mi pensas: estas feliĉo, ke okazos tiel.«

»Ankaŭ mi tiel pensas,« seke diras la Juliano.

»Vere?« Ĝoja surprizo sonas en la ekkrio. »Tio sincere ĝojigas min!«

»Eble iom tro frue« enĵetas la Juliano mallaŭte ridante. »Nu, ni vidos. Unue diru al mi, kial vi opinias la venkon de Sullo feliĉo«.

»He, tio ja ne estas problemo.« ekbabilas la Fabiano. »Ne plu opinios ĉiu proleta alvagulo, ke li estas destinita por decidadi pri bono kaj malbono de la Respubliko. La povo revenos denove al tiuj, kiuj rajte ĝin disponos: al la patricioj kaj membroj de la senato. Kaj ĝuste tial mi ĝojas, ke vi, ho Kajo, kiel posteulo de unu el la plej eminentaj familioj kaj antikva nobelaro, fine retrovos la vojon al viaj samklasanoj«.

La Juliano metas la manon sur lian ŝultron.

»Hej, malrapide,« li diras, »malrapide ja! Lasu nun ankaŭ min paroli. Dankema vi estos pro la interrompo«. Iom pene li venkas la rideton klopodante aspekti digne. Naskiĝas grimaco, kvazaŭ li ekmordus ion acidan. Ankaŭ la vortoj estas laŭ tio.

»Via rezonado estas ĝusta, sed ne kompleta: la malfeliĉo estas ne nur tiu tropotenco de la proletaj alvaguloj — kiel vi ĵus diris — sed eĉ multe pli la tropotenco de tiuj pedantaj, sencerbaj arogantuloj — por ne diri: korupteblaj aristokratoj. Jen kiaj mi opinias feliĉo, ke Sullo venas. Ĉu li regos dekstrule aŭ maldekstrule, ĉu li formos registaron el la senato aŭ popolo, estas al mi indiferente. Al mi gravas nur, ke fine