Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Vivĉaso

El la branĉkabano gvidas tra kano kaj junko mallarĝa, zigzaga vojeto, longa proksimume cent kvindek paŝojn. Ĝi trairas sur la kotvoma, marĉa grundo, kiu subpaŝe elaste encedas kaj ĉe piedlevo ŝmacas for de la plandoj. Veninte al la fino de tiu ĉi vojeto oni ĝuas liberan perspektivon sur la grandan marĉregionon, kiu, sen iu ajn arb-ombro, etendiĝas tra la tuta horizonto. Nek ĉirpeto de birdo aŭdeblas, nek besto videblas. Nur svarmoj da muŝetoj dancas en la tremetanta aero, kies putran haladzon arda bloveto foje — foje tiras ĉi tien kaj tien. Abunde kaj riĉe kreskas herboj intermiksitaj kun herbaĉoj kaj maloftaj floroj. Super la ebenaĵo, en senŝanĝa bluo, vastas la giganta ĉielkloŝo. De ĝi la ardega suno dispafas siajn senkompatajn radiojn.

La Juliano lasas kunfermiĝi la kantrunketojn, kiujn li ambaŭmane dispuŝis kaj ekiras returne. Liaj manoj estas glacietaj kaj ostaj, sub la terbruna haŭto elŝvelis vejnoj, en kiuj furioze pulsas. Febrotreme la junulo envolvas sin pli forte en la krudan, disŝiritan mantelon; malgraŭ la sunardo li frostas ĝis la ostmedolo. Nur la kapo brulas kaj en la tempioj neelporteble martelas: la tutan kapon premegas fera ringo, brute kuntirante la kranion: la kampania febro…