Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

reziston. Sed la Juliano estas nur unu el la miloj, kiujn frapis la fulmo de ekzilo. En la tuta lando oni bruldetruas kaj mortigas: senatanojn, kavalirojn, popolajn tribunojn, kiuj kulpiĝis kontraŭ la diktatoreco aŭ fariĝis nur suspektindaj; centope oni ekzekutas ilin sen juĝ-enketo, eĉ ne provante trovi ian ajn pretekston! Formiĝis tutaj bandoj da vivĉasistoj: la sangavidaj volontuloj de Sullo. Rondirante tra la tuta Italio ili plenumas la murd-ordonojn de la ĉiopova, profitante ĉe tio sekrete bonan rabaĵon. La pripensita teroro de Sullo eĉ pli ol duobligis la malbonon, kiun faris al la nobelaro la alkoholumita frenezo de la maljuniĝinta Mario. Romon konsistigas nun nur du specoj de estuloj: la ĉasistoj kaj la ĉasatoj, la ekzekutistoj kaj la proskribitoj.

Turniĝante sur la kuŝejo, la Juliano sopiras je dormo, lin evitinta jam dum tri semajnoj. Tiel senlime laca li estas, ke en lia animo formortis ĉiuj pensoj, ĉiuj deziroj, krom unu sola: satripozi, fine devone disetendi la membrojn. Sed sen tiu senĉesa nervostreĉo, kiu devas lin neniam forlasi, se li ne deziras fali en la trisemajna rifuĝado. Neklare trairas lian febrobrulan cerbon rememoro pri la patrino, pri la juna edzino, pri la filineto, aĝanta jaron kaj duonon. Ilin li devis forlasi en tiu infera kaldrono, en Romo. Ĉu li iam ilin revidos? Terurite li sentas, ke la respondo al tiu ĉi demando iĝis por li indiferenta: lia tuta forto estas ja elĉerpita. Spite lian pli noblan memon en la furioza, ekribela egoismo, lia homnaturo avidas trankvilon, pacon, ripozon. Malrapide liaj pensoj disnebulas, sterniĝas jam la unuaj vualoj de dormo.

Ekbojo! Ankoraŭ fora, sed sufiĉa por elĵeti la Julianon el la dormodrono. Unusvinge li sidrektiĝas,