Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

el la laŭnombraj nomoj kiel: Kvinto, Seksto, Decimo. Ĉar, se oni taksus laŭ la reputacio kaj valoro, li devus esti nomata Primo: la Unua.

»Permesu, do, ke mi montru,« finas la reĝo sian oratoraĵon, komponitan el la plej subtile facetitaj joniaj frazoj, »al nia karega gasto, al mia, se permosate diri, amata amiko Kajo Cezaro lian prognostikonon. Mi vidis —« la oratoro lerte modulas sian voĉon en la solenan tonon de la aŭgurantaj pastroj — »la estontecon, kiam la potenca Romo, tiu reĝino de l’ mondo, sindone kuŝos ĉe liaj piedoj; mi vidas la epokon de la plej admirinda disfloriĝo, la epokon plenan de ĉiaj bonaĵoj, kiujn disŝutas lia senlime donacema mano. Sed mi vidas eĉ pli foren, ĝis la plej malproksimaj tempoj, kiam nekonataj popoloj transprenos nian heredaĵon: ankaŭ ili pridankos tiun, kiu hodiaŭ estas en nia mezo. Jes, ĝuste Cezaro estas la granda nomo, kiu signifos ilian idealon kaj samtempe la gvidstelon! Por ke vere plenumiĝu tiu aŭguraĵo ni nun trinku! Quod bonun, faustum, felix fortunatumque sit!« La lastan frazon diras la oratoro latine. Malglataj, iom malmolaj vortoj glitas pli ol frue kaj elaste de lia fleksebla lango.

La gasto scias, ke tio estas nur retorikaĵo, nur bombastoj laŭ la greka maniero, sub kiuj oni ne serĉu la enhavon; kaj tamen li sentas sin strange kortuŝata. Malforta ruĝiĝo ekpentras liajn sumbrunajn vangojn, kiam li responde tintigas sian kruĉon al tiu de la reĝo.

La reĝo jam kliniĝas al li:

»Plenumu al mi la deziron,« li komplezas, »volu konservi tiun ĉi kruĉaĉon, el kiu vi trinkas, kiel etan donacon por rememori pri tiu ĉi tago«.

La Juliano alokulas la pezan, luksan vazon el