Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

masiva, pura oro, inkrustitan per multnombraj juveloj. Liaj vangoj eĉ pli ekruĝas.

»Ho, reĝo«, li respondas »estas tro afable. Vi superŝutas min per donacoj. Antaŭtagmeze la belegan statueton el eburo —«

Nikomedo lin interrompas.

»Eĉ ne vorton plu, se vi ne volas min ofendi! La feliĉon, ke en vi mi gajnis amikon, mi pagus ne tro kare eĉ per mia tuta havaĵo!«

La Juliano senvorte riverencas. La parolmaniero de la reĝo resobrigas lin, sed ankaŭ logas. Ornamspiraloj de la reĝaj frazoj volviĝas tro alten: sed la kompono estas seriproĉa. Oni devus kompromisi inter tiu ĉi flor-abundo kaj la seka realemo de la romaj oratoroj. Ĉu tamen ne estus bone viziti la oratorajn kursojn ĉe Milono sur Rodo, post kiam estos solvitaj la aferoj en Azio?

Dolĉa tono eltiras la junulon el la pensoj. En la salono, rekte kvazaŭ arkaika distatuo, staras juna knabino kun dufluto surlipe kaj blovetas.

Ŝi komencas temon, sendube popolkanton. Longtrene, kresĉende el la plej mallaŭta forsonoro ĝis mezforto, tiam denove elspirante, flirtas la melankoliaj tonoj tra l’ salono, kiun ekregis tomba silento.

Nun variacio. La plenda ario malrapide viviĝas, triletante kaj module ĝi disŝprucas; kaj jen, kunkune, jam la alia, alda, tubeto en nelongaj, malkuraĝe tintantaj kadencoj. Ŝajne tra l’ herbejo ekpetolis infano… Riproĉete kaj brakĉase ĝin postkuras vartistino… Hu, ŝi ne kaptos ĝin…

Sed baldaŭ forperdiĝas la unuaj tonoj kaj triloj. En energiaj taktoj torentas la melodio sian plenan forton, dume ĝin araneaĵe vualas kursonoroj kaj kol-