Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

amerika virino; kaj estis decidite, ke ni rapidigos plejeble la plenumon de nia edziĝo.

S-ro Steeg, tuj sciigita, enirigis nin en salonon, kie estis kunigitaj la parencoj kaj amikoj de mia fianĉino, kaj ankaŭ S-ro Philemon kaj lia sekretario, atestantoj miaj.

La prezentoj estis sufiĉe rapide faritaj, kaj mia afabla gvidanto diris al mi ridetante:

— He! bone, nun oni tuj edzigos vin.

— Tuj? Ĉu mi ne devas pagi kelkajn dolarojn?

— Ne eĉ unu.

— Estas mirinde!

— Tamen, antaŭ ol eniri la edzigoficejon, kie preskaŭ ĉiuj formalaĵoj postulitaj de diversaj landoj povas esti plenumataj, sinjoro, kaj vi ankaŭ, fraŭlino, bonvolu rapide skribi sur tiun registrolibron la jenan deklaracion: „Mi, subskribinto (aŭ -ino), certigas, ke mi hodiaŭ libervole prenas kiel edzon (aŭ edzinon) sinjoron (aŭ fraŭlinon)… (tie ĉi la nomojn), kiun mi amas kaj deziras ami kiel eble longtempe.“ Subskribu kaj datumu. Nu, ni rapidu!

Mi ne povis min deteni, rimarkigi al honorinda S-ro Steeg, ke nun estas li, kiu min rapidigas kaj iom tro memorigas, ke tempo estas mono!

— Ne, respondis li, tempo estas amo!

Mi konfesas, ke tiu respondo farita de pursanga Amerikano, konfuzis min. Vi bone