Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ke eble ni ambaŭ marŝas laŭ la sama direkto, kaj se ni tiel daŭrigas, neniam ni renkontos unu la alian. Mi returne iris prave, ĉar post kelkaj minutoj ni troviĝis vizaĝo ĉe vizaĝo.

— Du cent tri mil kvin! mi ekkriis.

— Nomu min Mary, ŝi afable diris al mi.

— Mary, ho, mia kara Mary, mi murmuris kovrante per kisoj la manon, kiun ŝi prezentis.

— Kaj, kiel mi devas vin nomi, S-ro 128 637.

— Johano!

— Ho! Johano, tio estas tre beleta, Johano: mi tre ŝatas, kaj ŝi forte premis mian manon en la siaj.

Mia adorinda fianĉino ŝajnis al mi ankoraŭ pli bela, sed iomete pala, kaj mi maltrankvile informiĝis pri ŝia sanstato.

— Ha, tiuj du tagoj! ŝi diris sopiregante, kia turmentego!

— Jes, sed de nun tio estas finita, ni neniam forlasos unu la alian.

— Ho! ne, neniam plu!

Ni eniris la salonon de interparolado por reciproke komuniki ĉiujn amemaĵojn, kiujn ni intencis diri, kaj kiuj superfluis el niaj koroj. Mary konfide diris al mi, ke ĉiam estis ŝia revo edziniĝi kun Franco, kaj mi konfesis al ŝi, ke, trovante netolereblaj niajn parizajn pupojn, aŭ la afektemajn kaj malsaĝajn liberiĝulinojn de nia burĝaro, mi ĉiam havis inklinon por la