Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

maniulo obstine postulanta la saman numeron de imaga telefono.

Mi forgesis la horojn por manĝoj, kaj la horojn por dormado; mi forgesis mian korespondon, kaj per kiu vagonaro mi estis forironta. Mia profesia devo ŝajnis al mi nezorginda. Tute ne grave estis por mi, ke min forpelu la mastro, ke estu disrompita mia estonteco: mi amis ŝin. Kiamaniere mi vivis dum tiuj du tagoj, tion mi ankoraŭ demandas al mi. Kion mi scias, estas, ke je la fiksita horo mi min prezentis en „Love Institute“, akompanata de nia afabla konsulo, S-ro Philemon kaj de lia sekretario. S-ro Steeg kondukis min en la festsalonon, kie multaj personoj jam kunvenis.

— Serĉu vian fianĉinon, li diris al mi ridetante, kaj precipe ne eraru, ĉar vi riskus pagi monkompenson.

— Ne timu!

S-ro Philemon kaj lia sekretario restis kun S-ro Steeg, kaj mi rondiris la ĝardenon kun ĝiaj multaj allogaĵoj, kiu kuŝas en la meza parto de la halo. Mi glitiris tra la grupoj de la ĉeestantoj, mi inspektis la personojn sidantajn en la aleoj, mi rigarde sekvis la movadojn de la tenis- aŭ golfludantoj, mi serĉis tra la kioskoj, dirante al mi, ke ŝi sendube sin okupas per la samaj atentaj traserĉoj kun sama malpacienco! Post pluraj rondiroj mi ekpensis,