Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Vi komprenos, ke la doktoro nepre postulas tiun templimon por eviti ĉian surprizon, ĉian ekscitegon, kiuj poste povus kaŭzi al vi bedaŭrojn. Dum tiuj kvardek ok horoj vi tuj reprenos vian kutiman vivmanieron, vi en Denver, via fianĉino en la urbo, kie ŝi loĝas. Se post tiu mallonga tempdaŭro, vi ambaŭ estas en tiaj samaj korinklinoj, vi retrovos unu la alian en la festsalono.

— Mi povos preni ŝian manon? ŝin premi en miaj brakoj? mallaŭte paroli al ŝi, kaj diri al ŝi, kion mi volos?

— Sendube. Nu, estu trankvila, bone pripensu, kaj se vi revenos post du tagoj, kunkonduku parencojn aŭ amikojn, kiuj povos funkcii kiel atestantoj. Ĝis la revido, sinjoro!

Mi estis en la parko, mi antaŭen iris ne sciante, kien mi iras. Tute neeble estis fiksi mian atenton pri ideo, kiu ne aldirektis min al ŝi. Senĉese mi ŝin revidis apud mi, ni ankoraŭ interparolis. Mi rediris al ŝi, ke mi ŝin amas; kaj en la neebleco, en kiu mi troviĝis, por ŝin nomi per ŝia nomo, kio estis por mi kruela turmento, mi malŝpare donis al ŝi la plej dolĉajn nomojn, kaj ravege elparolis la nombron: 203 005! tiel laŭte, ke la personoj, kiuj renkontis min, certe pensis, ke mi estas