Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kamaradoj de jam dudek jaroj, kiuj retrovas unu la alian kaj havas reciproke nenion kaŝitan.

Mi ne pensis plu pri la misio, kiun komisiis al mi mia direktoro, nek pri miaj intervjuoj, nek pri Ameriko, nek pri Instituto Milner, nek pri io ajn alia. Mi nur pensis pri la adorinda estaĵo, kiu tie estis apud mi. Ne estis eble erari, ĝi estis vere amo en ĝia tuta forto, amo nediskutebla, kaj plej mirinde, sendube en tiu sento partoprenis la virino, kiu ĝin kaŭzis.

Niaj du koroj komunikiĝis en sama amo kaj niaj animoj kuniĝis per mistikaj fianĉiĝoj! Dieca momento, kiun mi, antaŭ nelonge tiel rapidema, estus dezirinta senfine daŭrigi, kaj kiun bedaŭrinde ĉesigis la pedelo, sciigante al ni, ke la kunveno estas finita.

Mi eliris el la prezentejo kiel frenezulo, mi rapidegis al S-ro Steeg, kaj forte ekkaptis lin je la brako.

— Ĵuru al mi, mi ekkriis, ke en ĉio ĉi estas nek sorĉo, nek mistifiko, ke la glacia trinkaĵo, kiun vi sorbigis al mi, ne produktis en mi tiujn ebriigajn sent-erarojn! Ĵuru al mi, ke mi ne sonĝas!… Ke ĉio, kion mi vidis, estas vere reala, …ke mi povos ŝin revidi!

Li kontentiĝis altigi la ŝultrojn ridetante.

— Vi ŝin revidos, kiam vi volos, sed ne antaŭ kvardek ok horoj.

— Mi atendos!