Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

faris bonan impreson. Kiam estis eble al mi vidi reaperi tiun, al kiu miaj brakoj direktiĝis, ŝi staris pli proksime de la metalteksaĵo, kaj ŝajnis maltrankvila, konfuza, kortuŝita! Jes, ŝi estis kortuŝita, sed certe malpli ol mi mem. Kion mi ne estus doninta por esti ekster tiu kaĝo, kaj por povi diri al ŝi tute proksime la mil kaj mil amemaĵojn rezervitajn de tiel longe en la fundo de mia koro, kiam mi pensis pri tiu momento, en kiu mia revo efektiviĝis. Sed ĉu ne estis sonĝo tiu tro rapida sinsekvo de apenaŭ kredeblaj okazintaĵoj, kiuj providence alproksimigis du estaĵojn naskiĝintajn unu por la alia?

— Nu, gentleman, diris la pedelo, kiam denove envolvis nin mallumo, diru al tiu fraŭlino, ke vi plezure akceptus ŝin, kiel fianĉinon; kaj vi, fraŭlino, diru al tiu sinjoro, ke plaĉus al vi esti lia fianĉino.

Ne, nenio, nenio povas doni ideon pri la rava ĉarmo, la supernatura ĉarmo, kiun havigis al ni tiu unua interparolo en mallumo tra metalfadenaĵo. Ĝi estis la sincera amema kaj mistera elverŝo de du koroj altiritaj unu al la alia. Ĝi estis amo laŭ la plej pura, la plej altega elmontro. Ni nenion havis por reciproke demandi, ni ambaŭ sciis, kiaj estas niaj diversaj vivmanieroj, kaj ni konis detale niajn plej malgravajn projektojn; tamen la interparolado daŭris senhalte, senĝene, kiel inter du malnovaj