Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

senlumigas, la kurtenoj leviĝas, kaj tiam, dank’ al lerte kombinitaj lumludoj, unu aŭ alia laŭvice aperas tre lumigita, dum lia kunulo, kiu restas en mallumo, povas lin observi, ne montrante la agrablan aŭ malagrablan impreson, kiun li sentas. Se ambaŭ estas kontentaj pri tiu unua intervidiĝo — tio estas ja la taŭga vorto — estas al ili permesate interparoli, sed en mallumo, laŭtvoĉe kaj tra la metalteksaĵo! La pedelo ilin memorigas, ke ili devas malkaŝi nek sian nomon, nek sian adreson, nek ion diri kontraŭan al la moralo aŭ la bonmoroj. Li mem komencas la interparoladon, kiu daŭras tiel longe kiel deziras la klientoj.

Kiel mi povus traduki la ekmiregon, la ravecon, kiujn mi sentis, kiam mi vidis en la mallumo, kiu envolvis min, la radian kaj kvazaŭ nerealan ekaperon de la 203 005? Ŝi vere estis tia, kia mi imagis. Eleganta, sen inklino al la amerika malbongusto, sidante sur svingseĝo, ŝi balanciĝis ridetante al la lumo, kiu kovris ŝin. Ŝia beltalia kaj facilmova ĉarmo, ŝia beleco de energia nigrokula blondulino tiel plene efektivigis la koncepton, kiun mi havis pri dezirinda edzino, ke mi serioze kredis, esti ludilo de sent-eraro.

Mi frotis al mi la okulojn, la vidaĵo malaperis, kaj miavice mi estis superŝutita per lumo. Surprizo, ĝojo eble donis al mia mirigita persono ŝajnon iomete konfuzan; ĝi tamen