Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi aŭdis multe da muziko, kaj ke tie en koncerto, spektaklo aŭ balo, oni prezentos min al la fraŭlino, kiel tio okazas en nia lando. Kia eraro! La ĝardeno, kiu troviĝis sub la halo, kun siaj sportaj aleoj kaj siaj multaj amuzludoj, estis rezervita por la gefianĉoj kaj iliaj familioj; ili tie restadas, ĝis kiam ili estas edzigitaj. Tutĉirkaŭe troviĝis salonoj por interparolado aŭ legado, kunvenoĉambroj, restoracioj kaj trinkejoj.

S-ro Steeg invitis min por trinki glacian trinkaĵon, kiun mi ne malakaptis, ĉar mi ekmalsanetiĝis pro varmfluoj, kiuj supreniris al mia vizaĝo.

— Nu, li diris al mi ridetante, kuraĝon! Jen vi atingas la lastan provon kun rapideco, kiu estas vera rekordo; ni kutime kalkulas minimume ok tagojn. Dek dolarojn al la deĵora elektristo, kaj vi povos eniri la prezentejon. Ili cetere estas la dek lastaj dolaroj, kiujn vi devas elspezi; ili plenigas la cent dolarojn, kiujn ni postulas, kaj de nun, mondonaco estas lasita al via bonvolo.

— Tute egale, mi ekkriis, eĉ se tio ankoraŭ kostus al mi cent dolarojn, mi volas ŝin vidi!

— Eniru!

Imagu vastan ortangulan ĉambron dividitan en du partojn per metala teksaĵo kaŝita ambaŭflanke per rulkurtenoj. La du personoj estas enkondukitaj, ĉiu je unu flanko. Oni tute