Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Kvietiĝu, 128 637, kvietiĝu! Oni unue tuj sciiĝos, ĉu la 203 005 konsentas pri la prezento, kaj li iris por telefoni al la centra oficejo.

Vere, mi ne plu rekonas min, mi, kutime tiel pacienca, kiu venis en la Instituton kiel skeptikulo kaj enskribis mian nomon sur la registrolibron pro ŝerco, jen mi nun konsideris la aferon kun terura seriozeco. Mi ekkoleris, mi furiozis, stranga febro malkvietigis min, dum mi atendis la respondon de No. 203 005. Fine elektra sonorado aŭdiĝis, la fraŭlino akceptis la prezenton.

— Sed, aldonis la terura S-ro Steeg, necesa estas la permeso de profesoro Milner. Oni tuj sendos al li la du slipojn, li ilin studados, kaj definitive decidos!

— Al diablo via doktoro Milner! Kiom da komplikaĵoj li faras por nin edzigi; estas pli malbone ol la idiotaj formulaĵoj de la malnova mondo!

— Mi simple rimarkigas al vi, diris mia gvidanto kun akra mieno, ke apenaŭ de kvar horoj vi eniris la Instituton, kaj ke, dum tuta vivo, viro de la malnova mondo ne sukcesas koni sian edzinon, kiel vi jam konas la vian.

— Ne vidinte ŝin!

— Vi tuj ŝin vidos, mi aŭdas la sonoradon de la doktoro, kiu permesas la prezenton; venu!

Mi malsprite imagis, ke mia akompananto tuj enkondukos min en la grandan halon, kie