Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

belulinon, kiun karesis mia revo. Mi ŝin rigardis frunte, trikvarone, profile kaj dorse; tia estis la simileco, ke mi demandis min, ĉu mi ne estas kaptita de sugestio, kiu vidigas al mi mian propran revaĵon tie, kie estas nenio. Sed ne, la fotografaĵo estis ja reala.

La mano estis lasinta sur la papero postsignon firman kaj senkonfuzan, la impresaĵo de la kiso estis dolĉa, la skribaĵo estis senafekta, la stilo simpla kaj tute natura. La voĉo, laŭ la fonografo, ŝajnis al mi iom naza, sed la oficisto min certigis, ke tio devenas de l’ instrumento, kaj mi ne laciĝis aŭdi ĝin diri, kun tiuj amemaj kaj fortaj moduladoj, kiuj donas al la angla lingvo tiom da reliefo, frazon, kiun mi jene tradukas: „Sinjoro, mi neniam vidis vin, sed ĉar vi respondas al mia idealo, mi vin de longe konas. Mi deziras, ke vi diru la samon pri mi.“ Ho jes! Ho jes! mi ekkriis, tute sama estas tio, kion mi pensas pri vi, dum la fonografo daŭrigis: „Se estas tiel, estos al mi tre agrable vin renkonti, kaj kunigi mian sorton kun la via.“

— Kie ŝi estas? mi diris, alsaltante al S-ro Steeg, kie estas ŝi? Mi volas ŝin vidi, ŝin tuj vidi, vi aŭdas, tuj! mi ekkriis minacante, mi tion volas, mi tion postulas! Kaj ne ekrakontu al mi, ke mi devas atendi 24 aŭ 48 horojn, laŭ la kalkuloj de doktoro Milner, mi pri tio mokas!