Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉefajn, iajn virtojn, kiuj ĉe mi ekzistis nur en embria stato. S-ro Steeg certigis, ke ĉiam estas same: oni devas sin konsideri feliĉa, kiam oni renkontas proksimumaĵojn; la amo faras la ceteron!

Mi pripensis, ke resume la honorindecon kaj la bonmorecon de tiu junulino oni garantiis al mi, ke ekzistas nenia artifiko pri ŝia sociala kaj mona situacio, ke areopago de kuracistinoj certigas, ke ŝi ne posedas ian kriplaĵon, ian difektaĵon heredan aŭ akiritan, ke la antropometra ofico precize kaj senpartie montris al mi, kia ŝi estas fizike kaj morale; mi plie konstatis, ke ŝia priskribo ŝin proksimume similigas al la ideala virino, kiun mi estis revinta. Kiu do, kiu en la malnova mondo, havas la privilegion scii, ke li iras al edziĝo kun tiaj avantaĝoj? Kaj kiam mi pensis, ke eble tiu junulino, siavice, estis rilate al mi en la sama spiritinklino, venis al mi dezirego interkonatiĝi kun ŝi.

— Unue, petu por vidi la fotografaĵon kaj la aliajn dokumentojn, konsilis al mi S-ro Steeg; oni ilin kutime donas nur dudek kvar horojn post la slipo, sed por vi?

Mi surprize eksaltis, vidante la fotografaĵojn. Mi ŝin rekonis! Pozitive, mi rekonis ŝin, mi rekonis tiun fraŭlinon 203 005, kiun mi neniam estis vidinta!… Mi komprenis, ke mi retrovis en tiu nekonatulino la originalan