Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de korespondado posedas slipon, kiu plenumas vian postulon.

— Ĉu vere? diris mi, iomete embarasata; kaj poste?

— Poste, ni tuj iros plejrapide en la ĉambron de komunikado, kie oni donos al vi la priparolitan slipon, dum la vian oni donos al la montrita persono en la alia ĉambro de komunikado, se bonŝance tiu persono nuntempe estas en la Instituto.

Ni eniris en ĉambregon, kiu apudestis la centran konstruaĵon, kaj por dudek dolaroj oni donis al mi bluan slipon surhavantan la N-on 203 005. Mi mensogus, se mi dirus, ke je la sama momento mi ne sentis korbateton, kaj poste tremeton. Mi rigardadis tiun slipon kun nevenkebla kortuŝeco, des pli, ke aliflanke de la centra konstruaĵo, en ĉambro simila al tiu, en kiu mi troviĝas, mi sciis, ke junulino tenas en la manoj, eble kun sama tremeto, la ruĝan slipon, kiu estas la mia.

Mi legis la priskribon. La socialaj kondiĉoj postulitaj estis proksimume plenumitaj. La eksteraĵo sufiĉe bone respondis al tio, kion mi postulis, sed rilate al la karaktero, ekzistis kelkaj malsimilaĵoj. Ŝajnis, ke la bonaj ecoj estis malpli fortaj, kaj la ideoj malpli absolutaj. Mi aliparte rimarkis, ke fraŭlino 203 005, al la portreto, kiun ŝi priskribis al la mia, preskaŭ simila, kvankam ŝi ne konis min, notis kiel