Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

apartan fakon, kaj la kliento estas petata atendi.

— Atendi! kia malsaĝa propono! Mi ne estas tia ulo, mi! Oni atendas min en San Francisko, mi devas foriri, kaj mi trovas jam sufiĉe malbonguste, ke vi igis min pagi 70 dolarojn (mi efektive forgesis diri, ke por pasigi mian slipon en la fakon de korespondo, mi devis ĝin afranki per 40 dolaroj) sub la preteksto, provizi min je laŭleĝa edzino, kaj vi eĉ ne montras al mi iun! —

— Ne koleru, 128 637, dank’ al la surskriba rekomendo de l’ direktoro, oni rapidos en la korespondejo, kie la laboro ĝenerale postulas ne malpli ol dudek kvar horojn. Vi povas ŝance trovi unu demandon en via faketo, kun priskribo responda al tiu, kiun vi deziras. Iom atendu ankoraŭ.

— Atendi! Ĉe vi oni devas ĉiam atendi!

— Scii atendi, kara sinjoro, tio estas la sekreto de la feliĉo!

Mi ekpripensis maldolĉe pri la naiveco, kun kiu mi lasis fripone eltiri el mi 350 frankojn, kiam elektra sonorileto sonegis en la atendsalono, kaj mi vidis mian matrikulan numeron brilegi sur nigra tabulo!

— Kion tio signifas? mi demandis al S-ro Steeg.

— Hura! li ekkriis, tio signifas, ke la ofico