Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

alteco, la muskola forto, la pezo, la koloro de la hararo kaj tiu de la okuloj, la amplekso de la oreloj, la formo de la nazo, la stato de la dentaro, kaj laŭ ĉiuj aliaj karakterizaj ecoj spiritaj, moralaj aŭ socialaj. Inter la faketaroj por sinjoroj kaj tiu de la sinjorinoj staras longaj tabloj, kie laboras la oficistoj. Jen el kio konsistas tiu laboro.

Vian slipon ekzemple oni donas al oficisto de la ruĝa flanko. Li tuj ekserĉas laŭ via priskribo la lokon, kiun vi devas okupi en la fakaro. Tiam du okazoj povas sin prezenti: aŭ la fako jam enhavas unu aŭ plurajn demandojn, kiuj respondas al via priskribo, aŭ ĝi neniun enhavas. Se ĝi enhavas unu, la oficisto informiĝas de unu el siaj kolegoj de la blua flanko, ĉu la priskribo de la persono, kiu faris la demandon, respondas al via propra. Se ne troviĝas demando en via fako, aŭ se la priskribo diferencas de tiu, kiun vi kondiĉis, la oficisto simple transdonas vian demandon al la blua flanko. Tie oni serĉas la priskribojn, kiuj plej similas vian deziraron, ĉar estas materiale neeble, ke ekzistas unu por plenumi la 175 kondiĉojn, kiujn vi postulas. La oficestro mem ekzamenas la trovitajn priskribojn, ilin komparas kun la via, kaj, lastadecide, elektas tiun, kiun oni devas prezenti. Se li juĝas, ke la fizikaj, mensaj aŭ moralaj malsimilecoj estas tro gravaj, la slipojn oni remetas, ĉiun en ĝian