Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kio konsistas perfekta akordo, kaj por doni al ili, unuvorte, multajn aliajn praktikajn konojn pri la socialaj aŭ intimaj rilatoj inter ambaŭ seksoj, kiujn tute ne suspektas viaj eŭropaj junaj geedzoj.

Mi respondis, ke same kiel la eŭropaj junuloj, mi praktike instruis min mem; tio estas malŝatinda kaj danĝera, mi ĝin konfesis, sed ĝi povas tamen profite anstataŭi konferencojn.

La grava intermetiĝo de la direktoro reganta la kvartalon de la viroj, povis sola evitigi la dudek kvar horojn da atendado. Mi tuj enskribis la 175 respondojn de la demandaro celanta tiun, kiun mi deziris elekti kiel edzinon. S-ro Steeg admonis min, ke mi ne estu tro postulema, ne celu la perfektecon, ĉar tiukaze mi tre riskus resti sola. Oni devas scii kontentiĝi je kelkaj ecoj kaj ne atenti pri iom multaj difektetoj; tiel oni atingas tre kontentigan mezaĵon.

Mi obeis tiun konsilon, kaj donis mian plenigitan slipon al la fakestro mem, kiu bonvolis skribi sur la posta flanko „pressing“ (urĝa).

— Nun, daŭrigis mia gvidanto, via slipo tuj estos sendata al la oficejo de korespondado. Ĉiuj slipoj estas tie alcentrigitaj, unuflanke la ruĝaj, aliflanke la bluaj. Ili estas ordigitaj en faketaro laŭ la aĝo, kaj en ĉiu aĝo laŭ la