Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi retrovis S-ron Steeg en la halo de la sinjoroj.

— Nu, mi diris al li, al kia nova turmento vi tuj submetos min? Mi volas vin certigi, ke mi trovas tiun ŝercadon iom longa.

— Kara sinjoro, vi nun havas kvardek ok horojn por skribi en la dua kolono de via slipo, titolita „postulo“, la priskribon de la persono, kiun vi deziras kiel edzinon, kaj ankaŭ viajn projektojn por la estonta tempo. Vi havas devige por tio kvardek ok horojn.

— Sed, post kvardek ok horoj mi estos je du mil mejloj de tie ĉi! Nu, kara S-ro Steeg, ĉar mi estas fremdulo, ĉu ne estus eble plimalgrandigi tiun tempdaŭron ĝis nur kvin minutoj? Jam de longe mi havas precizan ideon pri tiu, kiun mi deziras kiel edzinon, kaj se vi permesos, mi tuj plenigos la 175 blankaĵojn de la demandaro.

— Sinjoro, respondis mia gvidanto, tiuj tempolimoj estas kalkulitaj kaj fiksitaj de Dro James Milner mem. Oni ofte postulis de ni plilongigojn, sed neniam malplilongigojn. Tiu tempolimo estas necesa al la kandidatoj por klarigi al si, kion ili devas postuli. Ni havas cetere, por ilin sciigi, amfiteatrojn, en kiuj oni ĉiutage paroladas pri psikologio kaj fiziologio, por montri al ili la motivojn kaj kaŭzojn de logoj kaj de mallogoj; por ilin sciigi, kiel naskiĝas kaj daŭras la feliĉaj unuiĝoj; en