Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mia gvidanto antaŭsciigis min, ke tiu medicina ekzameno estas tre atente farata, ĉar la plej malgrava eraro rajtigas pagon de kompenso; sed mi ne povis imagi, ke ĝi estas tiel zorgoplena.

Trapaŝinte tre komfortan vest-tualetejon, mi prezentis min, nuda kiel vermo, antaŭ la areopago de la kuracistoj. Tiuj ĉi min aŭskultumis, palpis, pridemandis kun maldiskreteco, kiu en ĉiu alia loko ŝajnus al mi ribeliga. Post kiam tiuj sinjoroj nepre konstatis, ke mi ne estas posedanto de ia ajn malsano, ke mi ne montras ian ajn kriplecon fizikan, mensan aŭ moralan, ian ajn heredan aŭ akiritan difekton, ili sendis min al la oficejo de la priskriboj, laŭ ĝusta diro. Ĝi estas simila al la antropometra oficejo de Dro Bertillon, sed pli kompleta, tial ke oni okupiĝas pri la karaktero de la ideoj kaj pri la moralaj ecoj. Oni fotografis min frunte, profile, trikvarone kaj dorse; oni igis min fari prempostsignon de mia mano, kaj de unu el miaj kisoj; oni igis min skribi kelkajn afablajn vortojn destinitajn al nekonata persono, por doni ideon pri mia karaktero kaj mia stilo; oni paroligis min antaŭ la registrantaj cilindroj de fonografo; fine, oni redonis al mi mian slipon surhavantan respondon al la 175 demandoj, kiuj koncernis min! Tio ja valoris la dek dolarojn, kiujn mi denove pagis.