Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

horoj, mia matrikulnumero estos afiŝita sur unu el la tabuloj titolitaj „admitted“ aŭ „refused“ (akceptita aŭ malakceptita). La plej malgrava artifiko estas kaŭzo de rifuzo.

— Ho! post dudek kvar horoj mi devas foresti je pli ol mil mejloj; ĉu ne estus eble iom rapidigi la kontrolon?

— Mi tuj demandos, diris la servema S-ro Steeg.

Post longaj priparoladoj la kontrolestro bonvolis, pro mia fremdeco, plisimpligi la aferojn. Li kompense postulis de mi kelkajn ĵurojn; kaj mi baldaŭ vidis mian matrikulnumeron aperi sur la tabulo de la akceptitoj. Mi rapidege iris al la oficisto, kiu kun la sama flegmo eltiris miajn paperaĵojn el la koverto, redonis ilin al mi kaj provizis min je ruĝkartona slipo: tiuj, kiujn oni donas al la sinjorinoj, estas blukoloraj. Tiu slipo, surhavanta supre dikcifere la N-on 128 637, estis dividita laŭ du kolonoj titolitaj: la unua, „description“ (priskribo), la alia „request“ (postulo). En ĉiu kolono estis presita sama demandaro de 175 demandoj; mi ĝuste diris: cent sepdek kvin. La kontroloficistoj estis jam plenigintaj la blankajn partojn, koncerne mian aĝon, mian naskiĝan lokon, mian naciecon, miajn vivrimedojn, ktp.; la sekvantaj estis plenigotaj de la membroj de la medicina konsilantaro; kosto: dek dolaroj.