Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ne eĉ uzos „clergyman-on“; por ni amo estas necesa.

— Ĉu amo estas do la rezultato de la formalaĵoj kaj de la tedaĵoj? mi diris malbonhumore.

— Ne, sinjoro, tiuj formalaĵoj estas necesaj por ricevi la garantiojn, kiujn ni bezonas.

Ĉar mi ne volis vane forlasi miajn dudek kvin frankojn, mi malplenigis sur la tablon de la oficisto la poŝetojn de mia paperujo, enhavanta: mian pasporton, mian ĵurnalistkarton, kelkajn aliajn kartojn atestantajn, ke mi estas ano de literaturaj aŭ profesiaj societoj, malnovan polican permeson por privilegia cirkulado, leterojn de oficialaj personoj, rekomendantajn min al la famaj homoj, kiujn mi devas intervjui, lukvitancon, balotkartojn, diversajn dokumentojn postulatajn de niaj administracioj poŝtaj, doganaj aŭ pruntoficejaj! Kontrakton de asekuro kontraŭ akcidentoj, leterojn, kaj unu karton de nia afabla konsulo en Denver, S-ro Philemon. La oficisto flegme enmetis ilin en koverton surhavantan la N-on 128 637, kaj donis al mi kvitancon pri ili, post nova pago de kvin dolaroj.

S-ro Steeg tiam bonvole sciigis min, ke ĉiuj tiuj dokumentoj estas tuj liverotaj en la manojn de la kontrolagentoj, komisiitaj por certiĝi pri ilia aŭtentikeco. Post tempdaŭro, kiu ne povis esti malpli longa ol dudek kvar