Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Enskribu vian nomon; la registrolibro estas malfermita por ĉiuj sendiference. La enskribo kostas nur kvin dolarojn, kiuj restas akiritaj, kio ajn poste okazas.

Mi pensis, ke akiri por dudek kvin frankoj laŭleĝan edzinon garantiitan, kiu vin amas kaj kiun vi amas, ne estas ja tro kare. Mi enskribis kaj pagis en la manojn de kasisto la kvin dolarojn, kaj interŝanĝe li donis al mi ruĝan karteton surhavantan la N-on 128 637. Tiu numero estis la registronumero, kiu estis anstataŭonta mian nomon en ĉiuj postaj okazoj.

— Nun ni iru al la registrejo, daŭrigis mia gvidanto. Tie ĉi la kandidato devas liveri kelkajn dokumentojn: 1e ateston pri fraŭleco, vidveco aŭ eksedziĝeco laŭcirkonstance; 2e ateston pri bonmoreco; 3e atestojn pri vivrimedoj, profesio kaj riĉeco; 4e ateston pri naskiĝo, ktp…

— Diable, diable! mi ekkriis, jen mi estas haltigata tuj post la unuaj paŝoj. Mi neniam estus supozinta, ke Amerikanoj tiel ŝatas paperaĉojn. Via doktoro Milner certe havas francan sangon en la vejnoj. Ĉu oni kutime faras tiom da superfluaĵoj por edziĝi? Oni iras al „clergyman“ kaj ĉio estas finita.

— Sinjoro, sekece respondis la sekretario de la majstro, tiajn kunigojn ni ne faras. Sufiĉas, ke vi promenu tra la parko, kaj vi renkontos sinjorinojn, kiuj, por edziniĝi kun vi,