Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Estis necese, ke oni sciu la anglan lingvon, kiel mi ĝin scias, por sekvi la klarigojn de S-ro Steeg. Mi tamen kredis, ke mi malbone komprenis, kiam li parolis al mi pri la apartaj difinoj de la du flankaĵoj. La unuan fojon en Usono mi ekvidis netransireblan limon de apartigo inter la du seksoj. Kaj dum mi direktiĝis al la enira parto rezervita por la viraj klientoj, mi demandis min, ĉu amo ne naskiĝas el tiu apartigo, kaj ĉu por ni ĉiam daŭras la antikva historio pri la malpermesita frukto.

En la vestiblo mia akompananto kondukis min al grandega registrolibro, en kiun la klientoj, kiam ili eniras, devas skribi tiun mallongan frazon: „Mi sincere deziras edziĝi,“ kaj aldone la daton kaj la subskribon.

— Doktoro Milner, laŭ klarigo de S-ro Steeg, opinias, ke oni ne povas feliĉigi la homojn malgraŭ ili mem; la unua kondiĉo, kiun li postulas de siaj klientoj estas, kie ili deziru esti feliĉaj sincere kaj regule. Tiel li faras grandan servon al la junaj viroj kaj virinoj, kiuj, aŭ ne havas sufiĉan tempon por serĉi, aŭ konsumiĝas en vanaj serĉadoj; anstataŭ ol perdi tempon, aŭ enue atendi, sufiĉas, ke ili enskribu sian nomon tie ĉi.

— Nu, mi diris ridante, mi ekdeziras enskribi. Jam de tre longe mi intencas edziĝi, kaj neniam mi renkontis okazon!