Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Post tiuj vortoj la altkreska, senbarba maljunulo kun benedikta vizaĝo turnis kvarone sian seĝegon kaj ree eklaboris. Forlasinte la intencon fari la demandojn, kiujn mi estis longe preparinta por sensacia intervjuo, mi kliniĝis kaj ekesprimis konfuzajn dankojn, kiam granda junulo, tre blonda, tre korekta kaj ankaŭ tute senbarba, kiun mi ne estis aŭdinta alproksimiĝi, diris al mi la jenajn vortojn:

— Je viaj ordonoj! Kaj li aldonis kvazaŭ li prezentus al mi sian vizitkarton: „S-ro Steeg“.

S-ro Steeg estus pli ĝuste dirinta: „je miaj ordonoj!“ Efektive, li eliris la unua kaj mi sekvis lin. Ni trairis la halon, ni malsupreniris revene la peronon, li haltis en la parko, kaj montrante al mi la konstruaĵaron:

— La dekstra flankaĵo, kiun vi vidas tie ĉi, li diris al mi, estas rezervita por la sinjoroj, la maldekstra por la sinjorinoj, kaj la centra parto, enhavanta la ĝeneralajn oficejojn, estas komuna por ambaŭ seksoj. Ĉiuj agoj farataj en unu flankaĵo, same estas farataj en la kontraŭa, la lokoj estas identaj, la virina personaro de unu respondas al la vira personaro de la alia, kaj la formalaĵoj estas samaj. Kiam vi konos la unuan, vi konos la alian. Ni do tuj eniros la dekstran domon, kaj vi vidos laŭvice la provojn, al kiuj niaj klientoj devas submetiĝi.