Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tiu konstrumaniero intencis simboligi amon, kiu tiel gracie kunigas la viran brutecon kun la virina delikateco.

Post kiam mi supreniris la ŝtupojn de la perono kaj enpaŝis la eniran halon, mi estis strange impresita; ŝajnis al mi, ke mi ankaŭ estas kristala, kaj ke ĉiuj miaj pensoj, eĉ miaj plej intimaj pensoj, estas legeblaj tra mia vizaĝo. Kun fero kaj vitro ekstere akordiĝas interne kverkoligno kaj polurita kupro: tio donas al la tutaĵo plenan belecon faritan el lumeco, simpleco, mi preskaŭ dirus el sincereco, kiu cetere forigas nek agrablecon nek komfortecon. La antaŭjuĝoj, kiujn mi havis kontraŭ la kreitaĵo de James Milner — kaj mi povas tion konfesi, mi imagis, ke tiu instituto estas tute alia ol serioza domo, kaj ke ĝi pli similas tedomon — tiuj antaŭjuĝoj malaperis, mia skeptikismo estis venkita, mi estis kaptita, eĉ eble hipnotita.

Post prezento de mia aŭdienca letero, pedelo kondukis min al la skriboĉambro de la direktoro. Je la preciza minuto, de li fiksita, doktoro James Milner enirigis min. Kaj antaŭ ol mi havis sufiĉan tempon por lin saluti:

— Sinjoro, li rapidparole diris al mi, ĉi tie vi estas hejme. Vi povas ĉien iri kaj ĉion vidi. Ni havas nenion kaŝitan. Unu el miaj sekretarioj akompanos vin tra la diversaj servoj kaj donos al vi ĉiujn klarigojn, kiujn vi deziros. Mi vin salutas.