Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rutinaj moroj de la malnova mondo permesos, ke tiu novaĵo tie prosperu? Mi ne scias; mi nur povas certigi, ke dank’ al la „Love Institute“ plena aliiĝo nune fariĝas en la amerika familio.

La instituto de doktoro Milner staras je kelkaj mejloj de Denver (Kolorado), en mezo de parko, kie vastaj herbobedoj, ĉirkaŭantaj bukedojn de tre maljunaj arboj, kreas ĝojigajn vidaĵojn. La konstruaĵaro ebene havas la formon de heraldika lilifloro. La direktejo kaj la loko de la ĝeneralaj servoj, vasta longovala halo, kapelo, desegnas sufiĉe bone la mezan parton, al kiu apudas dekstre kaj maldekstre, per la malsupro de ilia rondaĵo, du flankaj konstruaĵoj kurbaj same kiel palmobranĉoj. La aspekto unuavide estas nek ĉarma, nek severa; ĝi surprizas. Sur ŝtona masonaĵo, formanta ĉirkaŭe terason, staras la diversaj konstruaĵoj, tute el fero kaj vitro. Stranga estas la aspekto de ĉi tiuj domoj senfenestraj, aŭ se vi preferas, tutfenestraj; ĉar la muroj konsistas el du vitraĵoj, inter kiuj rondiras dum la vintro fluo de varma aero, dum somero — fluo de malvarma aero sendita de malvarmigiloj. Sed la arkitekturistoj sukcesis forigi el la fero ĝian rigidecon, el la vitro ĝian platecon, kaj, spite de la geometriaĵoj, ili tiel bone fleksebligis unu kaj alian, ke tiuj ĉi kuniĝas en linioj perfekte harmoniaj. Ŝaĵnas, ke doktoro Milner per