Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ameriko, la amo pli kaj pli malaperas. La furioza batalado de la profitoj, la materialaj prizorgoj por la ekzistado, la egoismo, la amindumeco, la dezirego al la brutaj ĝuadoj, la vulgarigo de la sciencaj kaj rezonitaj ideoj forigas de ĝi la homojn. Oni ne havas plu tempon por ami, oni ne volas plu ami, oni timegas amon. Oni edziĝas plej ofte sen amo; kaj se okaze oni estas kaptita de tiu malsano, oni penas forigi ĝin, kiel eble plej baldaŭ, per disiĝoj, vojaĝoj, eĉ liberigi sin de ĝi per memmortigo, ĉu sole, ĉu ambaŭe. James Milner do prave opiniis, ke li sin envicigos inter la bonfarantoj de la homaro, fondante instituton difinitan por disvastigi inter liaj samtempuloj veran, fortan, daŭran amon.

Li ne estas el tiuj, kiuj imagas, ke por atingi tiun celon, sufiĉas skribi la vorton amo en leĝaro, kvazaŭ oni povus ami je nomo de la leĝo! Li ankaŭ ne estas unu el tiuj ĉambromoralistoj, kiuj ĝemadas pri la malmulto da sentemeco en nia tempo, nek iu el tiuj sociologoj, kiuj parolaĉas pri la neo-Malthusianismo aŭ la rehomigado. James Milner estas agema homo, kiu, eltrovinte ideon, rapidas ĝin efektivigi. Nune la instituto ekzistas, la instituto funkciadas; kaj ĝi jam donis tiel belajn rezultatojn, ke aliaj institutoj estas konstruataj en diversaj landoj, kaj ke oni intencas organizi similan proksime de Paris. Ĉu la antikvaj kaj