Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

itaj eltrovoj, la scienculo malfermis al la scienco per tiu vere genia koncepto.

Unua demando prezentiĝis: Kian malsanon estas preferinde, el humana vidpunkto (la doktoro estas filantropo), sugestii al siaj klientoj? Post longaj serĉadoj, kiujn mi ne priskribas, kaj maturaj pripensoj, kiujn mi ne povas resumi en tiel mallonga artikolo, James Milner fine determinis science, ke tiu malsano estas: amo.

Tiu scienculo ja konsideras amon kiel formon de frenezo. „Observu, — li skribis en sia anonclibreto, — pacienton kaptitan de tiu malsano; vi rimarkos, ke ĉiuj liaj fortoj celadas al unu sola objekto, kiu alprenas, antaŭ liaj okuloj, supermezurajn ampleksojn kaj idealajn formojn. Laŭ lia diro tiu objekto posedas neverŝajnan perfektecon, ravan belecon; ĝi resumas estintan, estantan kaj estontan tempojn, ĝi estas pli granda ol la mondo! ol la vivo! ol la morto! Ĝi estas la tuta feliĉo!… Ĉu tiuj paroloj ne estas tiuj de lunatikulo? Se tiu frenezo iufoje kondukas al la plej kruelegaj krimoj, ĝi instigas al superhomaj agoj, naskas la senmortajn verkojn, kaj, ĉiokalkulite, la malsano, kiun ĝi povas kaŭzi, estas nenio kompare al la grandegaj profitoj, kiujn la homaro povas ricevi el ĝi.“

Post tiu malkonfuza klarigo la doktoro konstatas, ke je nia epoko, kaj precipe en