Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

egoj, kiujn ili dronigis. La allogiteco per la nova metodo estis des pli granda, ke oni sentis en ĝi kvazaŭan interagon de ia kaŝita povo; kaj ke, kvankam tre natura, ĝi ŝajnis ne esti tia; la mirindaĵoj ĉiam allogis la popolamason.

Oni ja tre bone klarigas al si, ke fortaj voladoj povas impresi malfortajn aŭ sentemajn karakterojn, kaj efiki tiel forte sur ilin, ke tiuj voladoj agigas ilin, eĉ malgraŭ iaj instinktaj inklinoj. Iu estas premegata kaj sin lasas defali, kaj subite li kontraŭagas kaj penadas; alia estas malesperinta kaj retrovas kuraĝon; kaj ĉar la morala stato havas, kiel ĉiam, grandan influon sur la fizikan, la sano reboniĝas. Antaŭe tiuj bonaj rezultatoj stariĝis, kvazaŭ komerco de volo, inter tiuj, kiuj posedas sufiĉe da ĝi, kaj tiuj, kiuj havas sufiĉege. Poste tiuj potencaj voloj ne plu bezonas rekte agadi por produkti ŝatindajn rezultatojn, la absoluta fido al la praktikoj, kiujn ili montris, sufiĉas. La nova kredo eksavas same kiel la malnova. La psika industrio estas kreita.

Ĝis nun ĉiuj penoj, provitaj en tiu vojo, konverĝis al sola celo: kvietigi aŭ resanigi. Unuvorte, oni faris psikoterapion. Al Doktoro James Milner estas ŝuldata la honoro, esti la unua, kiu direktis siajn serĉadojn en tute kontraŭa direkto. Anstataŭ kontraŭbatali la malsanojn, li naskas ilin. Oni tuj vidas, kian grandegan kampon, fruktoportan pri nekonjekt-