Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Ne, li diris, estas mi, kiu dankas vin, ĉar vi brilege certigas la bonegecon de mia metodo.

Kaj li rondkvarone turnis sin por reveni al sia laboro.

Antaŭ ol ni disiĝis en la granda enirhalo, S-ro Steeg kondukis nin en la diversajn asekurajn oficejojn. Asekuro pri vivo kaj pri amo, eksedziĝo; asekuro pri patrineco kun pligrandiĝanta premio post naskiĝo de ĉiu infano; ni enskribis nin por ĉiuj. Li kondukis nin tra la konsiliĝejoj, kie spertaj viroj kaj virinoj donas al tiuj, kiuj pri tio petas, utilajn konsilojn pri la edzeca feliĉo; poste ni deponis niajn slipojn en la arkivejon, post kiam ni estis ilin kopiintaj. —

Ne sciante kiamaniere danki la bonegan homon, kiu servis al mi kiel gvidanto, mi ĉirkaŭprenis lin kun malsprita kortuŝeco, certigante, ke mi neniam forgesos, kion li faris por mi. Li asertis, ke la procento, kiun li enspezos por ĉiuj agoj faritaj de mi en la instituto, lin sufiĉege rekompencos; kaj dezirante al ni agrablan vojaĝon, li lasis nin ambaŭ malsupreniri sur la grandan peronon, brako sub brako.