Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Stranga okazintaĵo, ni ĝuis grandan plezuron, tenante nin tiel per la brako, sed ni tute ne estis turmentataj de tiu frenezeco de la „fine solaj“, kiu en nia lando turmentegas la novedziĝintojn. Tute ne malplaĉis al ni, nin miksi en la ĝeneralan movadon. Male, apogitaj unu al la alia, ni fiere antaŭeniris en la vivon, certaj pri nia amo kaj konvinkitaj, ke ĝi estas sufiĉe forta, por venki ĉiujn kontraŭaĵojn.

De tiu tago ĝi ne ŝanceliĝis eĉ unu minuton, kaj ni jam ricevis du premiojn pro naskiĝo.

Kial post tio mi ne dezirus por mia lando rapidan organizadon, en la ĉirkaŭaĵo de Paris, de la Milner-a Instituto projektita? Ĉu ĝi ne estas la necesega preparo al tiu amleĝo, pri kiu oni tiel multe parolas, sed kies aplikado estas neebla? Vere, mi ne timas ĝin rediri: la homo, kiu tiel sagace penetris en la sekretojn de la homa koro, la homo, kiu tiel bone kalkulis la plej malgrandajn movojn de la animo, kaj la efikojn de la aŭtomata sugestio, se li estas granda industriisto, li estas antaŭ ĉio genia homo, kaj la tuta homaro devas esti al li dankema pro tio, kion li faris por ĝi.