Paĝo:Juna Esperantisto - Januaro 1911.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

MIA « EKJARO »

La unua afero, kiu surprizige hałtigas la okulon de la leganto de tiu ĉi rakonteto, estas la vorto « ekjaro ».

Kion signifas tiu ĉi stranga vorto?

Nu, ĉu ĝi ne estas fabrikita laŭ la reguloj de Esperanto? « Jaro » signifas… jaro ; « ek » estas prefikso esprimanta la komencon de l’ago. “Jes, — vi eble protestas, kara leganto, — sed « jaro » ne estas ago”. — Kial ne? kial « jaro » ne povus esti konsiderata kieł ago? Ĉu la jaro ne daŭras, pasas? ĉu ĝi ne agas konstante? Certe jes. Do, la jaro estas ago. — Estas vere, ke pro tiu ĉi meditaĉo la Geniino de la Logiko faligus maldolĉiajn larmojn, se Ŝi havus en si ankoraŭ provizaĵon da larmoj, — se Ŝi ne estus jam antaŭ longe forplorinta ĉiujn siajn larmojn, pro la agadoj de la esperantistaj sin-apostoligemaj « plibonigistoj »; sed al mi estas egale ! mi sukcesis pruvi, ke « ekjaro » estas perfekte farita, ĝusta vorto. (Cetere, nuntempe la esperanta vortfabrikado estas epidemio; ne estas do mirinde, ke ankaŭ mi, vivanta en la atmosfero de Esperanto, fariĝis ekviktimo de tiu ĉi infekta malsano.)

Kiel vi vidas, kara leganto, mi intencas rakonti al vi mian historion je la tago de l’novjaro…

Mia kutimo estas, ke ĉiuvespere, antaŭ la noktomezo, mi enlitiĝas por dormi. Facile estas do diveni, ke ankaŭ la 31-an de Decembro 1910, antaŭ la noktomezo, mi enlitigis por dormi. — Kuŝante en la lito, kutime mi meditadas pri la okazintaĵoj de la lastepasinta tempo : simplajn tagojn, pri la okazintaĵoj de la ĵus pasinta tago; sabatojn, pri tiuj de la semajno; la lastajn tagojn de la monatoj, pri tiuj de la finiĝanta monato. Se vi, kara leganto, konkludas, ke la 31-an de Decembro mi meditas pri la okazintaĵoj de la agonianta jaro : mi kore gratulas vin pro via sagaceco.

— — — — — La homaro ne estas ĝuste organizita; nek el materiala, nek el morala vidpunkto. (Jena vea memplendo estas eltiraĵo el miaj meditoj je la 31-a de Decembro 1910.) El mate­riala vidpunkto : senproporcia riĉegeco alternas kun malriĉegeco; el morala vidpunkto : malsincera flato, hipokrito, mensogo regas la mondon. Senĉesa batalado por la mono, per trompo : tio estas la vivocelo de la nunepoka senama homaro.

Mizero kaj krimo estas fratoj…

Kuŝante en la lito, malespere mi levis ĉielen miajn manojn kunkroĉitajn kaj mallaŭte ekĝemis. Mi pensis pri mia malriĉeco; poste pri la riĉeco de mia onklo, la avara, malsana, kripla maljunulo, kiu ĉiam malavare donacadas al mi siajn konsilojn kaj konsolojn, — sed neniam, eĉ per unu spesa monhelpo li plifaciligis mian situacion. « Akiru monon ankaŭ vi, kiel mi faris »,