Saltu al enhavo

Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/176

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita


Voki. - 1. Eligi laŭtajn sonojn, kiel signon, ke iu devas veni : voki helpanton kontraŭ rabisto. - 2. Inviti, sciigi, ke iu venu : voki kuraciston. Voko. Vortoj, voĉo de tiu, kiu vokas. Kunvoki. Voki, por ke oni kunvenu. Revoki. Voki, por ke iu revenu : revoki forsenditan serviston.


Vokalo. - 1. Sono de la homa parolo, kiu povas esti elparolita aparte, sen helpo de alia sono. - 2. Signo, esprimanta tian sonon : La esperanta alfabeto posedas 5 vokalojn : a, e, i, o, u.


Vokativo. Kazo por esprimi personon, kiun oni vokas, al kiu oni parolas : Amiko, rapide ĉi tien! Ho Katerino, vi forlasis min !


Volo. Anima funkcio, kiu antaŭiras la homajn agojn kaj estas la kaŭzo de la homaj movoj; kapablo, dank’ al kiu oni decidiĝas fari aŭ ne fari ion : Ĉu la homo posedas liberan volon? Voli. Spirite decidiĝi fari aŭ ne fari ion: Mi ne volas paroli kun vi. Kiu volas, tiu povas. Vole... nevole. Ĉu oni volas aŭ ĉu oni ne volas; devigite : Vole nevole li devis cedi. Kontraŭvole. Kontraŭ sia volo. Laŭvole. Laŭ sia volo, laŭ sia elekto. Memvole. Laŭ sia propra volo : memvole sin enskribi en la armeon. Komparu : Deziri.


Volframo (Ĥem.). Wo. Ĥemia elemento, metalo de ŝtala koloro; ĝi estas uzata por farboj kaj en kunfandaĵoj kun ŝtalo.


Volonte. Akorde kun sia volo, inklino, kaj tial kun ĝojo kaj plezuro : Volonte mi akceptas vian proponon promeni en la arbaro.


Volumo. Libro, literatura verko aŭ gia parto, aparte bindita aŭ broŝurita : Romano en du volumoj. Du-, tri-, multvoluma. Konsistanta el du, tri, multe da volumoj.


Volumeno (Geom.). Spaco, okupata de korpo : El ĉiuj korpoj, havantaj egalajn surfacojn, la sfero havas La plej grandan volumenon. Komparu : Amplekso, enhavo.


Volupto. La plej alta senta plezuro, precipe seksa. Voluptama. Amanta la volupton.


Volvi. Ĉirkaŭmeti ion rondforme aŭ serpentlinie : volvi ŝnuron ĉirkaŭ bastono, volvi tukon ĉirkaŭ la brusto. Malvolvi. Demeti ion volvitan : malvolvi tukon de la kapo. Volvaĵo. Fadenoj, globforme volvitaj : volvaĵo de lano.


Vomi. Elĵeti tra la buŝo enhavon de la stomako : vomi de la ebrieco. Vomo. Ago de tiu, kiu vomas : La apomorfino kaŭzas la vomon. Vomiga. Kaŭzanta vomon : vomiga medikamento.


Vorto. Sono aŭ kolekto de sonoj de la homa voĉo, esprimanta ideon. Vortaro. Vortoj de lingvo, en alfabeta ordo, kun difino de ilia senco aŭ kun traduko en alian lingvon : Universala vortaro de Esperanto. Laŭvorte. Precize laŭ la senco de ĉiu vorto; vorto post vorto : traduki laŭvorte.


Vosto. Libera ekstremo de la spino de la vertebruloj; posta parto de la korpo de bestoj : vosto de ĉevalo, vosto de serpento. Vostforma. Havanta formon de vosto.


Vualo. Delikata, diafana teksaĵo, precipe por kovri la vizaĝon de l’ virinoj. Vuali. - 1. Kovri per vualo. - 2. Kovri : La nuboj vualas la sunon.


Vulgara. Ĝenerale uzata de la popolo, triviala : vulgara esprimo. Vulgare. En vulgara maniero. Vulgareco. Eco de tio, kio estas vulgara. Komparu : Banala.


Vulkano. Monto, el kies supro eliĝas lafo : Vezuvio.


Vulpo (Zool.). Raba mambesto el la familio de l’ hundoj, kun flava felo kaj longa vosto : ruza kiel vulpo (Canis vulpes).


Vulturo (Zool.). Speco de taga raba birdo (Vultur).


Vundo. Superforta disigo de la histoj : tranĉvundo, pikvundo. Vundi. Superforte disigi la histojn : vundi per bajoneto. Vundebla. Kiu povas esti vundita : Sole la kalkano de Aĥilo estis vundebla.


Z


Zebro (Zool.). Afrika unuhufulo el la familio de l’ĉevaloj (Equus zebra).


Zeloto. Fervora adepto de religio.


Zenito. - 1 (Astr.). Punkto de la ĉielo, en kiu ĝin renkontas la vertikalo de la loko. - 2. Plej alta grado : La entuziasmo atingis la zeniton.