Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/177

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Zibelo (Zool.). Raba besto el la familio de l’ musteloj kun bela, delikata pelto (Mustela zibellina).


Zigzago. Rompata linio,kiu formas angulojn direktitajn jen al unu flanko, jen al la kontraŭa : la zigzago de fulmo.

Zigzaga. Havanta formon de zigzago : zigzaga vojo.


Zingibro (Bot.). Unukotiledona hinda vegetaĵo, uzata kiel spicaĵo (Zingiber officinale).


Zinko (Ĥem.). Zn. Ĥemia elemento, trovata en la naturo ordinare kun la sulfuro; bluete-blanka peza metalo, uzata por elektraj baterioj, por kovri tegmentojn, en kunfandaĵoj.


Zirkono (Ĥem.). Mineralo konsistanta el zirkoniaksido.


Zirkonio (Ĥem.). Zr. Ĥemia elemento, metalo similanta laŭ sia aspekto la grafiton kaj antimonon, uzata por elektraj lampoj.


Zizelo (Zool.). Mambesto el la familio de l’ sciuroj (Spermophilus citillus).


Zoarko (Zool.). Speco de ostfiŝo (Zoarces viviparus).


Zodiako (Astr.). Zono, kiesmezon okupas la ekliptiko kaj kiu enliavas la 12 stelarojn, kiujn ŝajnas trapasi la suno dum sia jara rondiro.


Zono. - l . Strio el teksaĵo, el ledo por ĉirkaŭi la talion.

- 2 (Geom.). Parto de la surfaco de sfero inter du paralelaj cirkloj.

Zoni. Ĉirkaŭi per zono.


Zoologio. Naturscienco pri la bestoj.

Zoologia. De zoologio, koncernanta la zoologion : zoologia traktato.

Zoologiisto. Specialisto en la zoologio.


Zorgi. Serioze kaj persiste uzi siajn spiritajn fortojn por la bono de persono aŭ de afero : zorgi pri siaj infanoj; zorgi pri la pureco en la kuirejo.

Zorgo. Anima stato de tiu, kiu zorgas : Nenio povas anstataŭi la patrinajn zorgojn.

Zorga. Kiu zorgas : zorga esploro.

Zorge. En zorga maniero, kun zorgo : zorge korekti.

Zorgato. Persone pri kiu oni zorgas, precipe neplenaĝa orfo.

Zorganto. Persono, kiu zorgas pri iu, precipe pri neplenaĝa orfo.


Zuavo. Algeria soldato en araba uniformo.


Zumi. Fari sonon zzzz, kiel la abeloj, muŝoj.

Zumo, zumado. Sono zzzz, farata de la abeloj, muŝoj.




1532-21. — Coulommiers. — Imp. Paul BRODARD, — 3-22.