Saltu al enhavo

Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Juĝi. Esplori, ĉu iu estas kulpa aŭ senkulpa, prava aŭ malprava : juĝi krimulon. Juĝo. Ago de tiu, kiu juĝas : juĝo de Dio, la lasta juĝo. Juĝisto. Homo, oficisto, kies okupo estas juĝi. Juĝejo. Domo, ĉambro, kie oni juĝas.


Juki. Kaŭzi malagrablan senton en la haŭto, kvazaŭ de multenombraj delikataj pikoj : grati la jukantan vangon.


Julio. Sepa monato de la jaro.


Juna. Kiu ankoraŭ nelonge vivas : juna virino. Juneco. - 1. Eco, stato de tiu, kiu estas juna. - 2. Tempo, dum kiu oni estas juna : La juneco ne longe daŭras. Junulo. Juna homo. Junulino. Juna virino. Junigi. Fari iun juna : La amo junigas. Maljuna. Kiu jam longe vivas : maljuna avo. Maljuneco. - 1. Stato de tiu, kiu estas maljuna. - 2. Tempo, dum kiu oni estas maljuna : En la maljuneco oni estas singardema. Maljunulo. Maljuna homo : griza maljunulo. Maljunulino. Maljuna virino. Maljunigi. Fari iun maljuna : La ĉagrenoj maljunigas. Maljuniĝi. Fariĝi maljuna : Post la morto de sia edzino li tute maljuniĝis. Komparu : Nova.


Jungi. Alligi bruton al la tirola, veturigota objekto : jungi ĉevalon al veturilo.


Junio. Sesa monato de l’ jaro.


Junipero (Bot.). Arbeto aŭ arbo el la familio de l’ koniferoj, ĉiam verda; ĝiaj beroj estas uzataj por brando, en la popola medicino (Juniperus).


Junko (Bot.). Unukotiledona vegetaĵo, uzata por matoj, korboj (Spartium junceum).


Jupo. Virina vesto, kovranta la malsupran parton de la korpo, de la zono ĝis la piedoj. Subjupo. Jupo, portata sub la ekstera jupo.


Juro. Leĝoscienco. Juristo. Specialisto en la leĝaj kaj juĝaj aferoj.


Justa. Kiu kondamnas la kulpan kaj proklamas prava la senkulpan :justa juĝo. Juste. En justa maniero. Justeco. Eco de tio, kio estas justa. Maljusta. Kiu kondamnas la senkulpan kaj senkulpigas la kulpan. Maljuste. En maljusta maniero. Maljustaĵo. Maljusta ago. Komparu : Ĝusta, prava.


Juto. Ŝtofo el hinda kanabo.


Juvelo. Malgranda, luksa objekto kun multekostaj ŝtonoj, portata por ornamo : broĉo. Juvelisto. Homo, kies profesio estas fari juvelojn. Juvelujo. Skatolo por juveloj.


Ĵ


Ĵaketo. - 1. Surtuto kun unu vico de butonoj. - 2. Mallonga ekstera virina vesto, malvaste ĉirkaŭanta la talion.


Ĵaluza. Sentanta malamon, malĝojon pro timo, ke oni senigos lin de lia bono, sukceso; amanta kun maltrankvilo, ke la amata persono preferas iun alian : ĵaluza pri sia gloro; ĵaluza, kiel Otelo. Ĵaluze. En ĵaluza maniero. Ĵaluzo. Sento de tiu, kiu estas ĵaluza : La ĵaluzo estas vera turmento. Komparu : Envio.


Ĵargono. Kripligita lingvo, konsistanta el aliigitaj vortoj de unu aŭ de kelke da lingvoj,


Ĵaŭdo. Kvina tago de la semajno (se la dimanĉo estas la unua).


Ĵeti. Vivege formovi de si tra la aero : ĵeti ŝtonon sur tegmenton. Ĵetkubo. Malgranda kubo, kies ĉiu flanko havas 1 gis 6 punktojn, por ĵetadi en ludo.


Ĵokeo. Homo, kies profesio estas rajdi en la ĉevalaj vetkuroj.


Ĵongli. Lerte ĵeti en la aeron diversajn objektojn, kiujn oni reĵetas kaptinte ilin. Ĵonglisto. Cirka artisto, kiu ĵonglas.


Ĵuri. Alvoki dion aŭ ion sanktan, kiel atestanton, ke oni diras la veron : ĵuri per la nomo de l’ patrino. Ĵuro. Vortoj de tiu, kiu ĵuras. Ĵurpromeso. Solena promeso kun ĵuro, ke oni faros ion aŭ ne faros : ĵurpromeso de monaĥo; ĵurpromeso ne drinki plu. Ĵurrompo. Neplenumo de ĵuro.


Ĵurnalo. Ĉiutaga gazeto. Ĵurnalisto. Kunlaboranto de ĵurnalo.


Ĵus. Antaŭ tre mallonga tempo : Mi ĵus legis.