Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas malsprita, li estas egale sprita kiel lia patro, nome mi; li tute similas al mi kiel anime tiel korpe. Li ne estas malsaĝa, nur iom obstina, kion pruvas eĉ lia hararo, kiu estas blanka kaj rigide hirta, kiel ĉe la maljunulo mem tie ĉi. Unuvorte: li estas inda filo de sia patro, li estas mia vera bildo. (Esko envenas edziĝvestita.)

MARTO. Vera maldelikatulo. Sed nun ne estas okazo sin ĝeni; ĉar la afero koncernas kvincent talerojn. Al Janjo mi ilin ne lasos, ne, kvankam mia jupo kiel sako estus kuntirota super la kapon kaj mi estus ĵetota en profundegaĵon.

ESKO. Nu, kiel mi plaĉas al vi, panjo?

TOBIO. Hej, Esko! Kun mia ĉapelo kaj mia frako! La sama frako en kiu mi antaŭ dudek unu jaroj estis benata por edzeco kun Marto. Ŝajnas al mi kvazaŭ en via formo mi rigardus min mem dudek unu jarojn malantaŭe en la tempo. Tiam vi ne estis pli granda ol pugno kaj mankis ankoraŭ kvin monatoj ĝis via naskiĝo. Sed tiel ŝanĝiĝas la mondo; tiam simila al senfeligita sciuro kaj nun apenaŭ trovante spacon en tiu sama frako; jes, tiel ŝanĝiĝas la mondo, Esko mia.

ESKO. Nu, kiel mi plaĉas al vi, panjo?

MARTO. (Sidas apud la tablo, trikante ŝtrumpon, kiun Janjo lasis.) Jes, kiel plaĉas al mi? Tiu vestaro bone taŭgas, mallertulo.

ESKO. Kiel sidas la dorsflanko de l’ frako dum mi iras al la pordo? Rigardu min atente de malantaŭe. (Iras al la pordo.)

TOBIO. Bonege! Vi paŝas impone kvazaŭ dragonĉevalo.