Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

atendu nur! Oni devas fari sian eblon. La krimo postulas punon, ĉu ĝi edifas aŭ male; la puno devas sekvi.—Du filojn mi posedas: unu estas naivegulo, la dua kaptita de malvirto, de loko al loko diboĉeme vagadas. (Tobio venas.)

TOBIO. Vi jam revenis, Marto. Kion diris la kantoro?

MARTO. Kion li diris! Jen mi devas kuri ĉien, dum vi sidas hejme, kiel pik-aso, indiferenta pri ĉio.

TOBIO. Nu, Marto, tio ja okazis laŭ via propra volo.

MARTO. Kion fari, ĉar mi estas la sola agemulo en tiu domo, ĉiuj aliaj estas mizeraj malrapiduloj?

TOBIO. Ĉu venos la kantoro?

MARTO. Pro kio li ne venus, se oni lin venigas.

TOBIO. Kiel vi do meditas pri vojaĝo de Esko?

MARTO. Ke li ĵetu sakon sur la dorson kaj ekiru al domo de la fianĉino kune kun Miĉjo Vilkastus.

TOBIO. Ĉu ni ne donu al ili ĉevalon?

MARTO. Revenante kun la juna edzino, ili prenu poŝtan ĉevalon; sed de tie ĉi ili marŝu piede.

TOBIO. Sed pripensu, Marto, li estas filo de majstro, kaj mem ankaŭ baldaŭ atingos la saman indecon, pro tio la piedmarŝo ŝajnus eble iom nekonvena kaj eble eĉ hontiga por la peka koro de l’ homo.

MARTO. Hontiga! Bone estus, se tiu entrepreno ne alportus al li pli da honto; sed mi supozas ke dekojn da ridindaĵoj li liveros, ĉar li havas malspritan originon, vi scias.

TOBIO. Ĉu mia Esko estus malsprita? Tian mensogon kaj kalumnion la envio elpensis. »Ĉu mi estas freneza, kvankam oni tiel min nomas», oni kantas.—Esko ne