Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

MARTO. Malbenita viro, ĉu vi ne foriras de tie ĉi?

JANJO. Obeu min, Krisĉjo!

KRISĈJO. Infero vin englutos pro tiuj kvincent taleroj. Baldaŭ nia tuta paroĥo kaj multaj najbaraj paroĥoj resonos de la kanto, kiun mi nomos: »Marto de botisto.» (Foriras. Marto ĵetas boton post li.)

MARTO. Fulgulo!

ESKO (el la subtegmenta ĉambro). Kia bruo tie malsupre?

MARTO (al Janjo). Malspritulino! Ĉu mi ne malpermesis vin komunikiĝi kun li?

JANJO. Kion fari? Mi ne invitis lin.

MARTO. Fermu la buŝon kaj donu la trikaĵon el viaj ungegoj. Ĉu eĉ unu colon ĝi longiĝis hodiaŭ? For! Rapidu al la kampo por sarki kaj resendu Tobion. (Janjo iras.) Kion vi faras tie supre?

ESKO (en la subtegmenta ĉambro). Nu, mi vestiĝas por la edziĝofesto, kiel estis ordono.

MARTO. Rapidu do, testudo! Baldaŭ alvenos la kantoro kaj Miĉjo.

ESKO (supre). Tuj mi estos preta; mi ĵus surprenas la pantalonon de la patro.

MARTO (aparte). Bone mi scias, ke tiu edziĝvojaĝo ree kaŭzos multe da ridfamoj; ĉar li estas stultulo, obstina kiel maljuna bovoviro kaj celtabulo de ĉiu ŝerculo. Certe mi, Dio tion scias, laŭpove klopodis lin eduki, ĉu per konsiloj ĉu per vipo, sed ĉio estis vane: alportita akvo ne restas en la puto.—Ivaro ankoraŭ ne ŝajnas esti hejme kaj jam hieraŭ li ekiris vilaĝon, la idaĉo; sed sciu, mi estas ree moligonta vian dorson,