Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kontraŭ mi, precipe, de kiam ili konvinkiĝis, ke la espero edzinigi min kun ilia malsprita filo, estis vana.

KRISĈJO. Ŝi ja estas la konata Marto de botisto.

JANJO. Ho, se mia patro estus tie ĉi! Kiel li povis lasi sian edzinon kaj infanon kaj forkuri al fremdaj landoj!

KRISĈJO. Mi ion aŭdis pri li.

JANJO. Pri mia patro! Kion vi aŭdis?

KRISĈJO. Ke li ree troviĝas en Finnlando; oni rakontas, ke li estas vidita en Abo.

JANJO. Sed la puno minacas lin.

KRISĈJO. Kelktagan areston la leĝo ordonas al maristo, forkurinta el sia ŝipo. Sed lian aferon malseverigas tio, ke pli ol duono de la ŝipanaro forlasis la saman ŝipon dum la sama vojaĝo, kio pruvas, ke ekzistis malĝustaĵoj ĉe la ĉefoj.—Nun, Marto venas.

JANJO. Forrapidu, Krisĉjo!

KRISĈJO. Ŝi jam atingis la ŝtuparon.

JANJO. Ni estos perditaj.

KRISĈJO. Nenia danĝero. (Marto envenas.)

MARTO. Krisĉjo en mia domo? For de tie ĉi! Jen la pordo antaŭ vi.

KRISĈJO. Malantaŭ mi ĝi estas, sed antaŭ mi estas la fama Marto de botisto, kaj jen staras Krisĉjo, fianĉo de ŝia zorgatino, juna kaj brava forĝisto. Via bofilo vi ja povas nomi lin.

MARTO. For el mia ĉambro, sentaŭgulo!

JANJO. Iru tuj, Krisĉjo, ne disputu kun ŝi.

KRISĈJO. Ni fariĝu de nun geamikoj, Marto mia, ĉar mi ne plu malhelpos vin gajni la kvincent talerojn; ilin vi tiel lerte havigas al via Esko.