Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kampon, sed kie troviĝas iliaj filoj, kie la hirtharega Esko?

JANJO. Silentu! En la subtegmenta ĉambro li estas sin vestanta por fianĉiĝo.

KRISĈJO. Ĉu por fianĉiĝo?

JANJO. Li senprokraste ekiros al sia edziĝofesto kune kun Miĉjo Vilkastus.

KRISĈJO. La afero do efektiviĝos?

JANJO. Certe. Ili rapidas, ĉar vi la botiston asignis al la juĝejo por ricevi edziĝpermeson.

KRISĈJO. Kaj tamen ili edzigas sian filon duonjaron antaŭ ol li fariĝas plenaĝa.

JANJO. Nun lia patrino iris por inviti la kantoron tien ĉi por ke li skribu la permesateston de lia patro.

KRISĈJO. Jen ni perdos kvincent talerojn. La filo de la botisto ilin rabas de ni, malgraŭ tio ke vi estas pliaĝa ol li. Mil diabloj! La mallarĝkapa kaporalo, kial li faris tian strangan testamenton? »Tiu, kiu unue edziĝos aŭ edziniĝos», ĝi difinas. Ĉu tiu estas prudenta kondiĉo je kiu li dependigas la heredrajton? Pro kio ne doni ĉion al unu aŭ partigi la sumon inter ambaŭ, tiam ni nun evitus la korŝirantan ĉagrenon. La perdo min ne malĝojigas, sed la malagrablaĵo!—Alimaniere certe fariĝus, se la severa sorto ne estus elektinta la botiston kiel vian zorganton; sed eble ili jam je morto de via patrino tion celis kaj nun atingis la celon. Pesto prenu la botiston!

JANJO. Marto estas pli riproĉinda ol Tobio. Estas ja edzino, kiu regas kaj konsilas tie ĉi. La botisto, la filoj kaj mi devas ŝin obei. Ŝi ĉiam malafable agis