Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/121

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ZEBEDEO. Sceptro ĉe virino estas malĝojiga signo; ĝi antaŭsciigas ruinon de l’ nacioj. Kiam en Romo la granda potenco kliniĝis al sia falo, la prostituinoj, virinaĉoj kaj kromvirinoj regis, kaj la viro tremis antaŭ la virino. Kia honto! Ĉie volupto kaj amuzo.—Tobio! Mi estimas virinon, sed diras, ke fino de l’ mondo, bankroto, kaj eterna konfuzo nin proksimiĝas, kiam ŝi sin vestas per pantalono kaj nin komencas bati, vangfrapi kaj—(signife rigardante Tobio’n) nin taŭzi.

TOBIO. Ĝuste pripensate, vere Marto agis senhonte. Diablo! Mi koleriĝas. Taŭzi min! Ho, ciganino! Nu, nu, certe mi vin punos, kiam preterpasis via malbona humoro. Nun estas plej prudente silenti.—Sed bonvolu eniri, kantoro, bonvolu eniri! (Malfermas la pordon al Zebedeo, kiu eniras.) Mi sekvos vin tuj. (Reiras, prenas ektrinkon kaj maĉas sukerpecon poste. Marto venas.) Mi okuladas kaj okuladas laŭlonge la vojon, atendante la gastojn kiel sunleviĝon.

MARTO. Vane ŝajnas ilin atendi.

TOBIO. Hodiaŭ vespere ili devas reveni laŭ la interkonsento.

MARTO. Ili povas reveni hodiaŭ aŭ morgaŭ aŭ kiam ajn; sed pensu, se ili revenus sen fianĉino!

TOBIO. Sen fianĉino?

MARTO. La opinio de junulino aŭ ŝia edukanto eble ŝanĝiĝis.

TOBIO. Neeble! La afero estis decidita per bravega manpremo.

MARTO. Tamen tute ne maleble. Sed, se tiel okazus, Janjo ja estus multe pli proksima al la heredaĵo ol Esko,