Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/122

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nia filo; nur la tria proklamo mankas. La ebleco por ke ŝi kaj la malbenita forĝisto ekkaptos de ni la kvincent talerojn, tiu penso mian koron bruligas pli ol fajro de l’ infero. Je Dio! Mi ĵuras, ke tio ne okazos. Se la mallertulo ne kunvenigas edzinon, li kontentiĝu kun tiu, kiun mi havigos al li. Mi rezervis al li amikinon, kiu lin akceptos kiel malsata aglo. Li devas tuj edziĝi, sed pro tio vi devas ankoraŭ intrigi kun la preposto.

TOBIO. Mi agos laŭ via volo. Sed tia disreviĝo ne timigu nin. Baldaŭ ili alvenos kaj la fianĉino sidas apud Esko kiel floro de Sarono. Ili estas solene edzoligitaj, por eterne kunigitaj; alie ili ne estus restintaj tri semajnojn dumvoje. Baldaŭ ili alvenos dum sonoj de fajfilo. La tajloro Andreo ilin atendas kun klarneto en la mano je la vojdisiĝo. Kaj mi ĵuras, Marto, ke mi ankoraŭ vespere dancos polskon kun vi sur tiu ebena korto.—Sed kion opinii pri Ivaro, kiu ĝis nun ne revenis?

MARTO. Ke li vivas, ni scias, ĉar li ja estas vidita sur la stratoj de Hämeenlinna, sed klukanta pro ebrieco.

TOBIO. Kanajla knabo, vi neeviteble ricevos puneton, fine de tie revenante, jes, tute certe.

MARTO. Mi vipos lin tiel, ke li la tutan semajnon kuŝu eĉ membron ne movante. Sed vi, eniru por amuzi la kantoron. Pri unu afero mi memorigas vin: ne ebriiĝu hodiaŭ, se vi ne volas esti enbarota en la porkejon.

TOBIO. En la porkejon? Marto mia, ne parolu tiel porke en tiu solena momento!

MARTO. Eniru la ĉambron kaj ne parolaĉu. (Tobio eniras, Marto sola.) Vi restas ankoraŭ, sentaŭgulino. Se vi ne tuj aperas, mi vian nukon distordos, ĉar hodiaŭ